Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kim Jong-il intervidiĝis kun Tang Jiaxuan en Pjongjango

En la 13-a de julio, Kim Jong-il, gvidanto de la Korea Popol-demokratia Respubliko intervidiĝis en Pjongjango kun Tang Jiaxuan, la speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ŝtata konsilanto.

Tang Jiaxuan transdonis la buŝan mesaĝon de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto de Ĉinio al Kim Jong-il, ĝenerala sekretario de la Korea Labora Partio. Hu Jintao diris en la mesaĝo, ke la partio kaj registaro de Ĉinio alte taksas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Koreio, kaj volas klopodi kune kun la partio kaj registaro de Koreio por profundigi la amikan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj antaŭenpuŝi la interrilatojn de Ĉinio kaj Koreio al senĉesa disvolviĝo. Hu Jintao diris ankaŭ, ke la kvara 6-flanka intertraktado okazos en la fino de la kuranta monato, kaj li esperas ke Ĉinio kaj Koreio daŭre tenos intiman interkomunikadon kaj kunlaboron kaj kune antaŭenpuŝos la 6-flankan intertraktadon al efektiva progreso.

Kim Jong-il dankis Hu Jintao pro lia buŝa mesaĝo. Li diris, ke la interrilatoj de Koreio kaj Ĉinio glate disvolviĝas antaŭen laŭ la komunaj konoj atingitaj de li kaj Hu Jintao dum lia vizito al Ĉinio en la pasinta jaro. Heredi kaj senĉese disvolvi la tradician amikecon inter Koreio kaj Ĉinio estas senŝanceliĝa politiko de Koreio. Koreio daŭre klopodos kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la amikajn kunlaborajn interrilatojn de Koreio kaj Ĉinio en la alta nivelo. Kim Jong-il diris, ke realigo de sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo estas celo de klopodado de Koreio, kaj li esperis, ke la 6-flanka interparolado fariĝos grava platformo por realigo de sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo. Li diris, ke Koreio esperas, ke la venonta 6-flanka interparolado okazos akurate kaj akiros aktivan progreson. Ĉinio faris nelacigeblan klopodon por rekomenci la 6-flankan interparoladon, kaj Koreio alte taksas tion.