Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte riproĉas senhontan diron de japana ministro pri la problemo de “konsolistino”

La 12-an de julio Liu Jianchao, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris al raportistoj en Pekino, ke Ĉinio esprimas indignon kaj fortan riproĉon kontraŭ tio, ke japana kabineta membro refoje publikigis senhontan diron pri la problemo de “konsolistino”.

Antaŭ nelonge, Nariaki Nakayama, ministro de edukado, kulturo, sporto, scienco kaj teknologio de Japanio diris, ke la diro “viktimaj virinoj de Azio devas fieri pro fariĝo de konsolistino” emocias lin.

Liu Jianchao diris, ke perforte fari virinojn konsolistinoj estas unu el la gravaj krimoj de la japana militarismo al la popoloj de suferigitaj landoj, inkluzive de Ĉinio, dum la Dua Monda Milito. Tio estas historia fakto neigebla de neniu ajn.

Li diris, ke ĉi-jare estas la 60-a datreveno de la triumfo de la monda Kontraŭfaŝisma Milito. Japanio devas honeste vizaĝi al la historio, fari profundan memekzamenon kaj bone trakti historiajn problemojn inkluzive tiun de “konsolistinoj”.