Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Progreso de la ĉina tutpopola sportado por sano en la lastaj 10 jaroj

La 14-an de julio, Zhang Faqiang, vicestro de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, konigis en la gazetara konferenco la progreson de la ĉina popola sportado en la lastaj 10 jaroj.

Zhang diris, ke la ĉina registaro publikigis antaŭ 10 jaroj la “Protokolon de la Programo de Tutpopola Sportado por Sano”. Ĝia celo estas starigi servan kaj garantian sistemon, kiu povas fundamente kontentigi la bezonon de la tuta popolo en multspeca sportado kaj gimnastikado kaj evidente levi la korpokvaliton de la tuta popolo. Samtempe publikiĝis la “Sporta Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko”, kiu metis la tutpopolan sportadon sub la protekton de la leĝo, kaj pluapaŝe firmigis kaj levis la leĝan pozicion de la tutpopola sportado por sano.

Zhang diris, ke la progreso de la tutpopola sportado de Ĉinio pruviĝis ĉefe en jenaj flankoj: evidente fortiĝis la konscio de la popolamaso pri sportado por sano; evidente kreskis la nombro de la partoprenantoj, kiuj konsistigis 33.93 pocentojn de la tuta loĝantaro de Ĉinio, ĉe avangarda nivelo de la disvolviĝantaj landoj; rapide multiĝis la ejoj kaj ekipaĵoj por sportado kaj gimnastikado de la amasoj, kaj evidente kreskis la investo al ekipaĵoj por la popola sportado.