Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao telegrafis al Ma Ying-jeou por gratuli lian elektiĝon de prezidanto de Ĉina Kuomintango

La 16-an de julio Ma Ying-jeou, la nuna vicprezidanto de la Ĉina Kuomintango venkis Wang Jyn-pyng, alian kandidaton kaj nunan vicprezidanton de la partio, per 72.36 procentoj da balotiloj kaj estis elektita nova prezidanto de la Ĉina Kuomintango.

La 17-an de julio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio telegrafis al Ma Ying-jeou por gratuli lian elektiĝon de prezidanto de la Ĉina Kuomintango. Hu Jintao esprimis en la telegramo koran esperon, ke la du partioj daŭre klopodos kune kun la samlandanoj de ambaŭ bordoj por antaŭenpuŝi la interrilatojn de ambaŭ bordoj al paca kaj stabila disvolviĝo kaj kune krei la belan estontecon de la ĉina nacio.

Ma Ying-jeou, naskita en Hongkong en julio de 1950, deveninta de Hengshan-gubernio de Hunan-provinco, diplomiĝis el fakultato pri juro de Taiwan-universitato kaj akiris magistrecon de Nov-Jorka Universitato, kaj doktorecon en Harvard-universitato de Usono.

Li estis anglalingva tradukisto por Chiang Ching-kuo, vicĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Kuomintango de 1984 ĝis 1988. Li multfoje funkciis sur administra posteno. En 1998 li estis elektita urboestro de Taipei kaj reelektita en 2002. En marto de 2003 li estis elektita vicprezidanto de Kuomintango.