Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao intertraktis kun vjetnama prezidanto Tran Duc Luong

La 18-an de julio, ĉina prezidanto Hu Jintao intertraktis en Pekino kun vjetnama prezidanto Tran Duc Luong. Ambaŭ flankoj unuvoĉe konsentis kapti la ŝancon de la 55-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj interrilatoj de la du landoj, por plifortigi ĉiuflankan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la amikajn najbarajn kunlaborajn interrilatojn al pli bona kaj pli rapida disvolvo.

Hu Jintao diris, ke en la pasinta pli ol duonjarcento, dank’ al la zorgema kultivo kaj antaŭenpuŝo de gvidantoj de pluraj ĝeneracioj de la du landoj, la tradicia amikeco de Ĉinio kaj Vjetnamio senĉese disvolviĝis. En la nova jarcento, dank’ al observado de la politiko de “stabili longtempe, vizaĝi al estonteco, najbari amike kaj kunlabori ĉiuflanke”, la interrilatoj de la du landoj vidigis bonan disvolvan tendencon.

Tran Duc Luong diris, ke lastatempe la intervizitoj kaj oftaj kontaktiĝoj de la altranguloj de la du landoj rikoltis multajn gravajn komunajn konojn. Tio ne nur akcelis la reciprokan fidon en politiko de ambaŭ flankoj kaj puŝis la amikajn kunlaborajn interrilatojn de la du landoj al daŭra disvolvo, sed ankaŭ kontribuis al la paco kaj stabileco de tiu ĉi regiono kaj la mondo. Li reasertis ke la partio kaj registaro de Vjetnamio daŭre persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj subtenas pacan reunuiĝon de Ĉinio.

Ambaŭ flankoj interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn kaj unuvoĉe konsentis plifortigi la akordigon kaj kunlaboron de la du landoj en la internaciaj kaj regionaj aferoj, defendi la pacon kaj stabilecon de la mondo, kaj akceli kunan disvolviĝon kaj prosperon.

Post intertraktado, la du ŝtatestroj ĉeestis la subskriban ceremonion de tri dokumentoj inklude de ĉina kaj vjetnama interkonsento pri merkata aliro interne de la Monda Komerca Organizo.