Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj reciproke malaltigis doganon

Ekde la 20-a de julio, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj komencis doni doganan favoron al ĉirkaŭ 7 mil komercaĵojn origine produktitaj en la alia flanko kaj trapasigi la komercaĵojn per la imposto de liberkomerca regiono.

La liberkomerca regiono de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas liberkomerca aranĝo de Ĉinio kaj la 10 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. En la 29-a de novembro 2004, ambaŭ flankoj subskribis “Varkomercan interkonsenton” en Vjentjano de Laoso. Laŭ tiu interkonsento, la produktaĵoj por varkomerco, escepte de “frutempe rikoltataj produktaĵoj”, estas dividitaj en normalajn produktaĵojn kaj sentemajn produktaĵojn. La dogano de normalaj produktaĵoj devas esti reduktita aŭ nuligita. La dogano de sentemaj produktaĵoj devas esti limigita per maksimumo, sed ne nuligita.

La realiĝo de la liberkomerca regiono de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj prezentis al la ĉinaj entreprenoj multajn elektojn por eliri el Ĉinio, fortigis la variecon de ekstera komercado de Ĉinio kaj ankaŭ alportis pli multajn ŝancojn de disvolviĝo por la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.