Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Ĉinlingva Konferenco inaŭguriĝis en Pekino

La 20-an de julio, la Monda Ĉinlingva Konferenco inaŭguriĝis en Pekino. Registaraj oficistoj, rektoroj de altlernejoj, ĉinologoj kaj ĉinlingvaj instruistoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj partoprenis la konferencon kaj diskutis la temon “Evoluo de la ĉina lingvo sub la plurkultura framo”.

Chen Zhili, prezidanto de la Monda Ĉinlingva Konferenco kaj ŝtata konsilanto de Ĉinio, parolis en la inaŭguro. Ŝi esperas, ke per tiu ĉi konferenco, oni interŝanĝos la politikojn kaj sperton pri ĉinlingva instruado kaj esplorajn atingaĵojn de ĉiuj landoj, akcelos la disvolvon de ĉinlingva instruado de ĉiuj landoj, plifortigos lingvajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj kune akcelos la disvolvon de homara plurkulturo.

En la inaŭguro parolis Mulatu Teshome, estro de la Federacia Parlamento de Etiopio, Mounir Bouchenaki, asistanta ĝenerala sekretario de Unesko, Raymond Chan, ministro de Plurkultura Ministerio de Kanada Federacia Registaro, Gaston Caperton, prezidanto de Usona Universitata Asocio, Chan Soo Sen, ministro de registaraj aferoj de Eduka Ministerio de Singapuro, Joel Bellassen, ĝenerala revizoro pri la ĉina lingvo de Eduka Ministerio de Francio kaj premiitoj de la Kvara Ĉinlingva Konkurso de Mondaj Studentoj de “Ĉinlingva Ponto”.