Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Jakob Kellenberger, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco

Posttagmeze de la 20-a de julio, Hu Jintao, ŝtata prezidanto kaj honora prezidanto de la Ruĝa Kruco de Ĉinio intervidiĝis kun Jakob Kellenberger, prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco.

Hu Jintao laŭdis la gravan rolon de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en la internaciaj humanismaj aferoj, kaj pozitive taksis la amikan interŝanĝon kaj kunlaboron de la Ruĝa Kruco de Ĉinio kaj la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco.

Hu Jintao diris, ke la ĉina registaro multe zorgas la aferojn de Ruĝa Kruco, kaj subtenas la Ruĝan Krucon de Ĉinio en partopreno de ĉiuj laboroj de la aktivado de la Internacia Ruĝa Kruco kaj en longtempa kunlaboro kun alilandaj ruĝaj krucoj.

Jakob Kellenberger dankis la ĉinan registaron pro ĝia ĉiama subteno kaj aktiva helpo al establo de la Orient-Azia agentejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en Pekino. Li emfazis, ke la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco alte taksas la gravan rolon de Ĉinio en la aktivado de la Internacia Ruĝa Kruco, kaj esperas pli intiman kunlaboron de la registaro kaj la Ruĝa Kruco de Ĉinio en la internacia humanisma kampo.