Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua turisma grupo de Ĉinio komencis sian viziton al Britio

Posttagmeze de la 24-a de julio, la unua turisma grupo de Ĉinio atingis Heathrow-flughavenon de Londono, kaj komencis sian 6-tagan viziton al Britio.

La grupo kun 40 membroj venis el Pekino, kaj la alia 40-persona turisma grupo el Ŝanhajo atingos Londonon en la 24-a de julio, iom malpli frue ol la antaŭa.

Novaĵa oficisto, kiu respondecis pri akcepto de tiuj turistoj en Britio, diris, ke tiuj ĉi turistoj estos akceptitaj kiel honoraj gastoj. Ilin akceptos ne nur direktoro de la Brita Turisma Buroo, sed ankaŭ brita reĝido Andrew.

Laŭdire, en la grupoj ĉefe estas maljunuloj. Laŭ la programo, ili estos invititaj al kuna vespermanĝo kun reĝido Andrew en Londona Turo. Krom Londono, ili vizitos ankaŭ aliajn urbojn de Britio.

Dank’ al disvolviĝo de la ĉina ekonomio, plejparto da eŭropaj landoj jam fariĝis turismaj lokoj de ĉinaj civitanoj. En januaro de la kuranta jaro, Britio estis metita de la Ĉina Turisma Buroo en la liston de turismaj lokoj de la ĉinaj civitanoj.