Unua paĝo >> Aktualaĵoj


James CY Soong dankas Hu Jintao pro lia gratulo

La 22-an de julio, la centra oficejo de la Popolo-Unua Partio de Taiwan anoncis, ke James CY Soong reelektiĝis kiel prezidanto de la partio kun subteno de 99.19% de la voĉdonantoj.

La 23-an de julio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sendis mesaĝon al James CY Soong por gratuli lin pro la refoja prezidantiĝo. En la mesaĝo Hu Jintao elkore esperas, ke la Popolo-Unua Partio kaj la Komunista Partio de Ĉinio klopodos kune kun samlandanoj de ambaŭ bordoj por defendi pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo, plue antaŭenpuŝi divolviĝon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj kaj sin dediĉi al la granda releviĝo de la ĉina nacio.

En sia responda mesaĝo James CY Soong dankas Hu Jintao pro lia gratulo. Li esprimis, ke li gvidos la Popolo-Unuan Partion en daŭra sindediĉo al akcelo de paca kaj stabila disvolviĝo de ambaŭ bordoj kaj aktiva antaŭenpuŝo de interŝanĝo kaj kunlaboro kun la Komunista Partio de Ĉinio por feliĉigi la popolanojn de ambaŭ bordoj kaj kune krei brilan estontecon de la ĉina nacio.