Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing regalis delegaciojn de la 6-flanka intertraktado

Vespere de la 25-a de julio, Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, aranĝis akcepton por bonvenigi la delegaciojn de ĉiuj landoj partoprenontaj la kvaran 6-flankan intertraktadon pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Li Zhaoxing kore gratulis la rekomencon de la 6-flanka intertraktado. Li diris, ke oni spertis komplikaĵojn en la pasinta jaro, kaj ankaŭ akumulis pli multe da saĝo.

Li emfazis, ke la popola intereso kaj monda paco estas la plej bela. Defendi la intereson de 6 landoj kaj tutmondaj popoloj kaj defendi kaj solidigi pacon kaj stabilecon estas la baza celo de la 6-flanka intertraktado. Tio estas voĉo de la epoko kaj espero de la internacia socio. Li esperas, ke ĉiuj flankoj konscios la gravan kaj plej gloran mision sur la ŝultro, kune klopodos por sukcesigi la 6-flankan intertraktadon, pace solvos la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo per dialogo, realigos sennukleiĝon kaj defendos pacon kaj stabilecon de la duoninsulo, kreos novan situacion de paciĝo kaj kunlaboro de Nordorienta Azio, kaj feliĉigos la popolojn de ĉiuj landoj.

La kvara 6-flanka intertraktado inaŭguriĝis en Pekino antaŭtagmeze de la 26-a de julio.