Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La kvara 6-flanka intertraktado inaŭguriĝis en Pekino

Antaŭtagmeze de la 26-a de julio inaŭguriĝis en Pekino la kvara 6-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Ĝin ĉeestis delegitoj de Ĉinio, Korea Popoldemokratia Respubliko, Usono, Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio.

En la nomo de la registaro de gastiganta lando, Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, faris salutparolon. Li bonvenigis la delegaciojn de tiuj landoj kaj alte laŭdis rilatajn flankojn pro iliaj konstruaj klopodoj por rekomenci la intertraktadon kaj defendi la pacon.

Li emfazis, ke realigi sennukleiĝon de la Korea Duoninsulo kaj defendi longdaŭran pacon kaj stabilecon de la regiono konformas al la bazaj interesoj de la koncernaj flankoj. Paca intertraktado estas unusola ĝusta elekto kaj la 6-flanka intertraktado estas efika vojo por pace solvi la nuklean problemon de la duoninsulo per dialogo.

Kim Kye-gwan, estro de la delegacio de la Korea Popoldemokratia Respubliko, esprimis, ke la Korea Popoldemokratia Respubliko volontas klopodi kune kun rilataj flankoj por progresigi la sennukleigan procezon de la Korea Duoninsulo sub la principo de interkompreniĝo kaj kunlaboro.

Christopher Hill, estro de la usona delegacio diris, ke Usono rigardas la Korean Popoldemokratian Respublikon kiel suverenecan landon kaj ne intencas invadi aŭ ataki ĝin. Usono volontas aktive kaj kreive klopodi kadre de la 6-flanka intertraktado por efektivigi sennukleiĝon de la duoninsulo.

Song Min-soon, estro de la korea delegacio, Kenichiro Sasae,estro de la japana delegacio, kaj Alexander Alexeyev, estro de rusa delegacio, esperis, ke ĉiuj flankoj respektos unu alian, egale interkonsiliĝos kaj akcelos interkompreniĝon kaj reciprokan fidon por sukcesigi la 6-flankan intertraktadon.