Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rememoriga aktivado en Esperanto-Bosko

En la 27-a de julio, por rememorigi la 60-an datrevenon de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj la monda kontraŭfaŝisma milito, kaj la 1-an datrevenon de la 89-a UK, la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio organizis rememorigan aktivadon “Historion neforgesu, pacon amu” en Esperanto-Bosko de Chaoyang-parko en Pekino. Junuloj de ĈEL, EPĈ kaj la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo ĉeestis ĝin.

La aktivado inkluzivas konkurson de scioj pri kontraŭfaŝisma milito kaj Esperanto, kaj akvumon por la bosko. Poste la partoprenantoj skribis sian nomon sur rubandegon “Historion neforgesu, pacon amu” por esprimi sian volon ke ili gravuros la historion en sian memoron, amos la pacon kaj volonte kontribuos por tio.