Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pekino kunlaboras kun organizo de VISA por disvolvi la turisman merkaton de Olimpikoj

Lastatempe la Pekina Turisma Buroo kaj la internacia organizo de VISA subskribis interkonsenton en Pekino kaj starigis inter si rilatojn de strategia partnero por kune disvolvi turisman merkaton de Pekino okaze de Olimpikoj.

Vizaĝe al bonaj ŝancoj al la pekina turismo pro la Olimpikoj de 2008, tiu interkonsento celas faciligi pagmanieron en turismo en Pekino kaj altigi la turisman profiton de Olimpikoj de 2008. Ĝi specifis, ke de la 1-a de julio 2005 ĝis la 31-a de decembro 2008, ambaŭ flankoj fondu komunan merkato-disvolvan fonduson, faciligu pagmanieron en turismo kaj organizu koncernajn aktivadojn pri Olimpikoj, por kune disvolvi la turisman merkaton de Pekino. Ambaŭ flankoj kune klopodos por instigi la uzadon de kredita karto en turismaj lokoj, hoteloj kaj restoracioj.