Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Tokio Fotoekspozicio pri Ĉina-Japana Amikeco

La 28-an de julio inaŭguriĝis en Tokio, Japanio, Fotoekspozicio pri la Ĉina-Japana Amikeco kun la temo “Paco, amikeco kaj kuna prosperiĝo”.

La ekspozicio kun 180 fotoj montris amikan historion de la ĉina kaj japana popoloj, eksplikis malfacile atingitajn amikajn interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio kaj montris belan estontecon de la interrilatoj de la du landoj.

La ekspozicio daŭronta 11 tagojn estas aranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo. La inaŭguron ĉeestis Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Cai Mingzhao, ĝia vicministro, Wang Yi, ĉina ambasadoro al Japanio, Zhou Mingwei, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Yohei Kono, prezidanto de la Ĉambraj Reprezentantoj de Japanio, Chikage Ogi, prezidanto de la Ĉambraj Konsilantoj de Japanio kaj japana eksĉefministro Kaifu Toshiki. Ĝin ĉeestis entute pli ol 400 personoj inkluzive de famuloj el diversaj kampoj de japana socio kaj raportistoj.

En la inaŭguro Zhao Qizheng, Wang Yi faris salutparolon. Zhao Qizheng diris, ke okazigi la ekspozicion en Tokio estas tre signifa afero. Ĉinio kaj Japanio havas kontaktiĝon de pli ol 2000 jaroj, inter kiuj la amikeco estas ĉefa fluo. Tamen la interrilatoj dum la lastaj 60 jaroj meritas seriozan memoron kaj retrorigardon.

Wang Yi esprimis, ke ĉi jaro estas grava jaro por retrorigardi la pasintecon kaj antaŭvidi estontecon. Oni devas resumi ne nur la nefeliĉan historion por elĉerpi lecionon, sed ankaŭ la historion de restarigo kaj disvolvo de la interrilatoj de la du landoj post la milito por elĉerpi utilan sperton.

Ankaŭ Yohei Kono kaj Chikage Ogi faris parolon. Yohei Kono diris, ke plifortigo de la interrilatoj de Japanio kaj Ĉinio kaj kunlaboro de la du landoj utilas ne nur al la prosperiĝo de la du landoj, sed ankaŭ al la prosperiĝo kaj paco de Azio kaj la tuta mondo. La ekspozicio utilos al akcelo de reciproka kompreno kaj antaŭenpuŝo de la disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj.