Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usona prezidento Bush intervidiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan

En la 27-a de julio, usona prezidento Bush intervidiĝis en la Blanka Domo kun ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan. Tang transdonis al li leteron de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj diris, ke daŭre antaŭenpuŝi la interrilatojn de Ĉinio kaj Usono konformas al la baza intereso de la du landoj kaj la popoloj, kaj utilas al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la Azi-Pacifika regiono kaj la mondo. La intervizito de prezidanto Hu Jintao kaj prezidento Bush en la kuranta jaro havas grandan signifon kaj estas tre utila al la dialogo, reciproka fido kaj kunlaboro de ambaŭ flankoj, kaj al levo de la interrilatoj de konstrua kunlaboro de Ĉinio kaj Usono al pli alta nivelo.

Bush dankis Hu Jintao pro la letero, kaj bonvenigis Tang Jiaxuan al Usono. Bush diris, ke li multfoje interparolis kun Hu Jintao, kaj atendas refojan renkontiĝon kun kredo ke la intervizito de la du ŝtatestroj akiros aktivajn sukcesojn.