Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua strategia dialogo de Ĉinio kaj Usono okazis en Pekino

La 1-an de aŭgusto, Dai Bingguo, vicministro de eskteraj aferoj de Ĉinio kaj Robert B. Zoellick, konstanta ŝtata vicsekretario de Usono en Pekino faris la unuan strategian dialogon de Ĉinio kaj Usono, senkaŝe kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.

Ambaŭ flankoj reasertis, ke longtempa sana kaj stabila disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj popoloj; daŭrigo kaj plivastigo de kunlaboro de la du landoj havas grandan signifon por akceli la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de Azi-Pacifika Regiono kaj la mondo nuntempe kaj estontece. La du flankoj aktive realigos la samopiniojn de la gvidantoj de la du landoj, oftigos dialogon, akcelos reciprokan fidon, disvolvos kunlaboron, bone traktos malakordojn kaj antaŭenpuŝos la interrilatojn de konstrua kunlaboro de ambaŭ landoj al senĉesa disvolviĝo.

La unua strategia dialogo de Ĉinio kaj Usono estas la unua regula kunveno de tiaj altranguloj post fondiĝo de la diplomatiaj interrilatoj de Ĉinio kaj Usono.