Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua japana muzeo pri “konsolistino” lanĉita en Tokio

La 1-an de aŭgusto estis lanĉita en Tokio la “Virina Muzeo de Milito kaj Paco”, en kiu kolektiĝas materialoj pri konsolistino. Ĝi allogis amason da vizitantoj.

La muzeo montras fotojn de 140 konsolistinoj kaj enhavoriĉajn informojn. Ili inkluzivas juĝadon de internacia tribunalo al japanaj militkrimulinoj, atestojn de viktimoj kaj krimintoj de 9 landoj kaj tiujn de fakuloj, respondecon de tennoo, armeo kaj la registaro de Japanio, mapon de konsolistinejoj kaj notojn pri konsolistinoj malaperintajn el japanaj lernolibroj. Krome, en la muzeo estas multaj libroj pri konsolistinoj.

Nishino Remiko, direktorino de la muzeo, diris: “Kvankam politikistoj ofte faris parolon pri neigo de konsolistinoj kaj Amasbuĉado en Nankino, tamen japanaj civitanoj ne reakciis pro nekono pri tiuj historiaj problemoj. Tio montras la gravecon de starigo de la muzeo. Por starigi amikajn interrilatoj kun najbaraj landoj oni nepre devas serioze memekzameni militan krimon. Tio postulas al ni havi veran konon pri la historio.”

La starigo de la muzeo spertis multe da malfaciloj, sed ankaŭ ricevis subtenon de multe da japanoj.