Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina reprezentanto vokis, ke ĉiuj landoj efike kunlaboru por akceli realigon de la Jarmila Disvolva Celo

En la 3-a de aŭgusto, okazis en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, Ministra Konferenco de Azi-Pacifika Regiono por la Jarmila Disvolva Celo de Unuiĝintaj Nacioj kun la temo “Vojo al 2005”. Ĝin ĉeestis ministroj kaj reprezentantoj el 39 landoj. Ĉina reprezentanto vokis, ke ĉiuj landoj ĉeestantaj la konferencon kunlaboru efike kaj reciprok-utile kaj akcelu realigon de la Jarmila Disvolva Celo de UN en tiu ĉi regiono.

Liu Jian, estro de la Gvida Oficejo de Malriĉeco-plibonigo kaj Disvolvo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro prezentis tri proponojn en la nomo de la ĉina registaro.

Unue, la disvolviĝantaj landoj pli vigligu reformadon kaj alprenu efikajn ekonomiajn kaj sociajn politikojn por fortigi sian propran disvolvan kapablon.

Due, la evoluintaj landoj de tiu ĉi regiono plimultigu registaran subtenon kaj helpu la malriĉajn landojn disvolvi ekonomion kaj forskui malriĉecon.

Trie, ĉiuj landoj fortigu kunlaboron pri komercado kaj investado en la regiono, malfermu unu al aliaj merkaton, antaŭenpuŝu faciliĝon kaj liberiĝon de komercado kaj investado, fortigu unuiĝon de la regiona ekonomio; plivastigu kunlaborajn kampojn, kaj aktive akcelu kunlaboron en scienco, tekniko, informo, fuelo, medio, edukado, higieno kaj malriĉeco-forigo.

La ĉefa enhavo de la Jarmila Disvolva Celo de UN estas: forigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton, ĝeneraligi elementan edukadon, akceli egalecon inter viro kaj virino, malaltigi mortokvanton de infanoj, plibonigi sanprotekton de akuŝintoj, batali kontraŭ aidoso, malario kaj aliaj malsanoj, garantii daŭrigeblan disvolvon de la medio kaj akceli kunlaboron kaj disvolvon de la mondo.