Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sukcese invitis la Mondan Tradukistan Kongreson de 2008

La 3-an de aŭgusto, en la Kongreso de Membroj de la Internacia Federacio de Tradukistoj (IFT) okazinta en Tempere, Finnlando, la membroj unuvoĉe aprobis, ke la 18-a Monda Tradukista Kongreso okazu en 2008 en Ŝanhajo, Ĉinio. En la kongreso Huang Youyi, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Tradukista Asocio de Ĉinio (TAĈ), kaj Qiu Juliang, vicprezidanto de la Scienca kaj Teknologia Tradukista Asocio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, reelektiĝis kiel konsilianoj de la 17-a IFT.

TAĈ fondita en 1982 estas landa societo. IFT estas aŭtoritata organizo de profesiaj tradukistoj en la mondo kaj ĝuas kategorion A por konsultiĝo ĉe Unesko. Ĝi havas 115 membroorganizojn kaj okazigas mondan kongreson en ĉiu tria jaro. TAĈ, aliĝinta al IFT en 1987, estas ĝia plej granda membro.