Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wu Bangguo intervidiĝis kun estro de Usona Parlamento

En la 4-a de aŭgusto, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), kaj Hastert, estro de Domo de Reprezentantoj de la Usona Kongreso, intertraktis en Pekino . La du flankoj amike, profunde kaj senkaŝe interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono, Taiwan-problemo, kontaktiĝo de la du kongresoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn, kaj atingis multajn gravajn samopiniojn.

Wu Bangguo diris, ke Ĉinio longe persistos en paca disvolvo, ke Ĉinio ne estas minaco al Usono kaj la mondo, sed bona ŝanco. Ĉinio volas pace kunekzisti kaj reciprok-utile kunlabori kun Usono, kaj kune akceli la pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperiĝon en la Azi-Pacifika Regiono kaj la mondo. Wu Bangguo konigis la nunan situacion de Taiwan-markolo kaj serion da aktivaj rimedoj alprenitaj de la ĉeftero por disvolvi la interrilatojn de ambaŭ bordoj, kaj reasertis la principojn kaj starpunktojn de Ĉinio pri Taiwan-problemo.

Hastert konsentis pri la takso de Wu Bangguo pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono. Li reasertis ke Usono persistos en la politiko de unu Ĉinio kaj aplaŭdis la novajn progresojn de la interrilatoj de ambaŭ bordoj.