Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio lanĉis la 21-an eksperimentan sateliton

Antaŭ nelonge, Ĉinio lanĉis la 21-an reiran scienca-teknologian eksperimentan sateliton per transporta raketo Changzheng-2C en la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro en Gansu, nordokcidenta Ĉinio. 20 minutojn post lanĉo de la satelito, la Xi'an-a Satelita Kontrola Centro anoncis, ke la satelito eniris en la difinitan orbiton. La satelito estos uzata por scienca esploro, ter-esploro, topografia mezuro kaj scienca-teknologiaj eksperimentoj pri la spaco.

Tio estas la 86-a lanĉo de la raketo de serio Changzheng kaj ankaŭ la 44-a sukcesa kosmonaŭtika lanĉo de Ĉinio post 1996.