Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 6-flanka intertraktado paŭzis kaj planis rekomenci post tri semajnoj

En la 7-a de aŭgusto, post 13-taga intertraktado, la kvara 6-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo anoncis paŭzon kaj rekomencon en la semajno ekde la 29-a de aŭgusto.

Antaŭtagmeze de la 7-a de aŭgusto, okazis kunveno de delegaciestroj. Post la kunveno, Wu Dawei, prezidanto de la kvara intertraktado, gvidanto de la ĉina delegacio kaj vicministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, intervidiĝis kun ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj. Li voĉlegis la “Prezidantan Deklaron” interkonsentitan de ĉiuj delegaciestroj.

En la deklaro la 6 flankoj unuvoĉe reasertis, ke paca realigo de sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo estas la celo de la 6-flanka intertraktado, kaj konsentis publikigi komunan dokumenton pri tio. La delegaciestra kunveno profunde kaj utile diskutis la enhavon de la dokumento, kaj rikoltis multajn samopiniojn. La kunveno decidis portempan paŭzon, por ke la delegacioj iru hejmlanden kaj raportu al sia registaro, pluapaŝe interkonsiliĝu pri sia starpunkto por solvi la ekzistantajn malakordojn.

Responde al demandoj de ĵurnalistoj, Wu Dawei diris, ke ĉiuj flankoj de la intertraktado jam rikoltis multajn samopiniojn. Tiuj samopinioj estas rikoltitaj surbaze de la antaŭaj 3 intertraktadoj, sed nekompareblaj kun la antaŭaj 3 intertraktadoj. Kvankam ĉiuj flankoj ankoraŭ havas malakordojn pri kelkaj gravaj problemoj, sed ĉiuj flankoj konsentis rekomenci, tio signifas, ke neniu flanko timas tiujn malakordojn.

Wu Dawei diris, ke la celo de paŭzo estas atingi la pinton pli glate, tio estas tre grava aktiva sukceso de ĉi tiu intertraktado.