Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 1-a Simpozio de Usonaj Studentoj pri Ĉinaj Problemoj okazigita en Pekino

Posttagmeze de la 7-a de aŭgusto okazis en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato la 1-a Simpozio de Usonaj Studentoj pri Ĉinaj Problemoj kaj Deklamo de Literaturaĵoj. Ĝi estis aranĝita de la Oficejo de la Ŝtata Gvida Grupo de Eksterlanda Ĉinlingva Instruado kaj la Pekina Librejo de Harvard-universitato de Usono, kaj estis la 1-a ĉinlingva konkurso por usonaj studentoj en formoj de simpozio kaj deklamado. La konkurson partoprenis 74 studentoj el Harvard-universtitato, Prinston-universitato, Columbia-universitato kaj aliaj superaj lernejoj de Usono.

La simpozio konsistis el 3 partoj respektive por kulturo kaj historio, por politiko kaj ekonomio, kaj por deklamado. En la finalo de ĉiu konkurso partoprenis 6 personoj. Post prezento kaj repliko, elektiĝis 3 unuaklasaj premiitoj, 6 duaklasaj premiitoj, 7 triaklasaj premiitoj kaj 2 specialaj premiitoj por kuraĝigi malaltaklasajn studentojn. Krome, 45 personoj gajnis kuraĝigan premion.

Gvidantoj de la Oficejo de la Ŝtata Gvida Grupo de Eksterlanda Ĉinlingva Instruado, fakuloj de lingvoj kaj kulturo, kaj direktoroj de la ĉinlingva sekcio de la universitatoj partoprenantaj la konkurson estis juĝantoj. Reprezentanto de fakuloj diris, ke ĉinlingva nivelo kaj priatento de la usonaj studentoj al Ĉinio rimarkigis ĝojigan novan disvolvon de ĉina-usona kultura interŝanĝo inter junuloj.