Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Naskiĝis la unua ĉina klonita porko el korpa ĉelo

En la 8-a de aŭgusto, la Ĉina Agronomia Universitato anoncis, ke post pli ol unujara eksperimento, ili elkulturis klonitan porkon el korpa ĉelo unuan en Ĉinio, kaj tiu porko pezas 1130 gramojn.

Klonado de korpa ĉelo de porko estas pli malfacila ol tiu de bovo kaj ŝafo. Britio, Japanio, Usono, Aŭstralio, Koreio kaj Germanio sukcesis en klonado de korpa ĉelo de porko, kaj Ĉinio estas la sepa lando en tio.

La specialisto opiniis, ke la organoj de porko estas tre similaj al tiuj de homo en fiziologiaj funkcioj, formo kaj grandeco, do ili estas konsiderataj kiel idealaj organoj por organa transplanto inter tiuj de malsamaj specoj. La naskiĝo de tiu klonita porko el korpa ĉelo metis firman bazon por profunde disvolvi organo-transplanton, kulturi bonkvalitan porkon kaj rezervi specon de bonspeca porko.