Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Scienca ekspedicio de Ĉinio trovis en Orient-Afrika Fendvalo restadejojn de antikva homaro

La 8-an de aŭgusto, scienca ekspedicio de Ĉinio trovis en du lokoj en la Orient-Afrika Fendvalo spurojn de aktivado de antikvaj homoj. Post analizo al la elfostitaj ŝtonaĵoj arkeologoj de la ekspedicio unuapaŝe ekspertizis, ke ili estis ŝtoniloj restigitaj de “intelektaj homoj” antaŭ 100 mil jaroj.

La ekspedicio el 18 membroj atingis Etiopion vespere de la 2-a de aŭgusto. Ili veturis suden laŭ la fendvalo kaj komencis sian 15-tagan esploradon. Tio estas la unua scienca esplorado de Ĉinio en la Orient-Afrika Fendvalo.