Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio mendis 42 aviadilojn Boeing 787 per 5 miliardoj da usonaj dolaroj

La 8-an de aŭgusto, ĉinaj kvar aviadaj kompanioj subskribis kun la Kompanio Boeing interkonsenton pri aĉeto de 42 aviadiloj Boeing 787. La totala valoro de tiuj aviadiloj estas 5,04 miliardoj da usonaj dolaroj. 15 el la aviadiloj estas por la Ĉina Civila Aviada Kompanio, 15 por la Aviada Kompanio Dongfang, 9 por la Aviada Kompanio Dongfang de Ŝanhajo kaj 3 por la Aviada Kompanio de Xiamen.

Subskribo de la interkonsento ne nur estas grava paŝo de entreprenoj de Ĉinio kaj Usono en komerco de novtipaj aviadiloj, sed ankaŭ antaŭmontras bonan perspektivon de ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj. Ĉinio estas la plej granda disvolviĝanta lando kaj ĝia ekonomia kreskado levas pli altan postulon al daŭra rapida disvolviĝo de civila aviado. Pasintjare la nombro de transportitaj pasaĝeroj multiĝis je 36% kaj en la estontaj jaroj daŭre multiĝos je pli ol 10%. Ĉinio fariĝos la dua granda merkato de pasaĝeraj aviadiloj en la mondo. La kunlaboro de entreprenoj de pasaĝeraj aviadiloj de Ĉinio kaj Usono feliĉigos ambaŭlandajn popolojn kaj ludos pozitivan rolon por paco kaj stabileco de la Azi-Pacifika Regiono.