Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis elektado kaj retuŝado de talismano de Olimpikoj de Pekino

En la 8-a de aŭgusto, Jiang Xiaoyu, plenumanta vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato diris, ke jam finiĝis la kolektado, elektado kaj retuŝado de talismano de la Olimpikoj de Pekino, kaj oni jam raportis al la Internacia Olimpika Komitato, kaj atendas ilian konfirmon.

Post aprobo de la Internacia Olimpika Komitato, Ĉinio faros protektan laboron de leĝa registrado en kaj ekster Ĉinio kaj publikigos ĝin en taŭga tempo.