Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis “Ekspozicio pri Nankina Amasbuĉado de Japana Agresa Trupo”

En la 10-a de aŭgusto, inaŭguriĝis “Ekspozicio pri Nankina Amasbuĉado de Japana Agresa Trupo” en la Ĉina Ŝtata Muzeo. La ekspono daŭros 20 tagojn.

En la 13-a de decembro, 1937. La japanaj agresantoj okupis Nankinon. En la sekvantaj 6 semajnoj, ili publike malobservis la internacian konvencion, kaj senbride masakris ĉinajn senarmajn soldatojn kaj popolanojn, en la senprecedence kruela amasbuĉado la agresantoj mortigis pli ol tricent mil ĉinojn. La ekspozicio estas registro pri tiu terura plago.

Tiu ekspozicio montris 600 historiajn bildojn, 753 historiajn objektojn kaj materialojn. La eksponaĵoj inkluzivas la Falon de Nankino, Nankinan Amasbuĉadon, Barbaraĵojn en Internacia Sekura Regiono, Historian Registron, Historian Ĵuĝon, Historian Ateston kaj Historian Edifon. La dua parto estas la ĉefa de la ekspozicio.

La historiaj materialoj estas riĉaj. Multaj valoraj bildoj kaj historiaj objektoj estas kolektitaj en Usono, Britio, Germanio, Japanio kaj Danio, ekzemple, la arkivoj kaj fotoj de Malproksim-Orienta Internacia Milito-Tribunalo akiritaj en Usono kaj filmoj faritaj de japana trupo pri ĝia konkerado de Nankino. 80 procentoj de tiuj eksponaĵoj estas montritaj unuafoje.