Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio gratulas sukcesan revenon de la spaconaveto Malkovro

Usona spaconaveto Malkovro sekure revenis 12 minutojn post la 20-a horo de la 9-a de aŭgusto laŭ la pekina tempo. Informiĝinte pri tio Sun Laiyan, ministro de la Ŝtata Spaconaŭtika Administracio de Ĉinio, sendis mesaĝon al Michael Griffin, administranto de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administrado (NASA) por esprimi gratulon kaj esperis, ke la kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en spaca teknologio daŭre disvolviĝos pere de klopodo de la du landoj.

Li diris: “Mi esprimas gratulon al vi kaj ĉiuj laborantoj de NASA! Mi ankaŭ esprimas altan respekton al ĉefpiloto de Malkovro s-ino Eileen Collins kaj aliaj kosmonaŭtoj! Mi scias, ke ĝi ne estis nova flugo, sed ĝi estis nova defio kaj provo de kuraĝeco kaj saĝeco de la homaro. Vi kaj viaj kolegoj subigis premforton, venkis malfacilojn kaj sukcese organizis la lanĉon de la spaconaveto. Viaj kuraĝeco kaj teknika nivelo estas rimarkindaj por la tuta mondo.”