Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao vizitis ekspozicion pri la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo

En la 14-a de aŭgusto, ĉina prezidanto Hu Jintao venis al la Muzeo de Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo en la sudokcidenta antaŭurbo de Pekino kaj vizitis la ekspozicion kun la temo “Grandioza Venko — Memore al la 60-a Datreveno de la Triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito”. Antaŭ la granda skulpturo-serio “Fera Muro”, kiu revidigas la Kontraŭjapanan Militon de la armeo kaj popolo de Ĉinio, Hu Jintao prezentis florokorbon kaj kaj riverencis por esprimi respekton al la kontraŭjapanaj martiroj.

Fininte vizitadon, Hu Jintao diris, ke tiu ekspozicio havas grandan signifon ĉe la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo. Kun riĉaj historiaj materialoj, la ekspozicio reaperigas la brilan proceson de brava batalo de la ĉina popolo kontraŭ la japanaj agresantoj, kaj rolas kiel viveca instrumaterialo por patriotisma edukado al la popolo kaj precipe al la junularo.

Hu Jintao emfazis: “Nun ni rememoras la grandan triumfon de la Kontraŭjapana Rezistmilito, por ke ni firme memoru la historion kaj pasintaĵojn, amu pacon kaj kreu belan estontecon. Ni devas fortoplene disvolvi la grandan nacian spiriton de la ĉina nacio, kapti la bonan ŝancon, strebi al prosperiĝo, koncentri nian tutan energion al konstruado kaj disvolviĝo. Ni ĉiam senŝanĝe iros la vojon de paco, disvolviĝo kaj kunlaboro, kaj klopodos kune kun la mondaj popoloj por akceli la grandan aferon de paco kaj disvolviĝo de la homaro.”