Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ceremonio de premiado de la “Internacia Konkurso Verda Stelo pri Infanaj Pentraĵoj, Kaligrafaĵoj kaj Fotografaĵoj” okazigita en Pekino

Matene de la 14-a de aŭgusto okazis en la Popola Halo de Pekino ceremonio de premiado de la “Internacia Konkurso Verda Stelo pri Infanaj Pentraĵoj, Kaligrafaĵoj kaj Fotografaĵoj”. Ĝin ĉeestis pli ol 400 personoj, inter kiuj estis infanoj kaj iliaj gepatroj kaj instruistoj kaj laborantoj de ĈEL kaj EPĈ. S-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" kaj fama diplomato, estraranoj de ĈEL kaj EPĈ, direktoroj de rilataj fakaj institutoj kaj organizoj donis honorajn tabulojn al la premiitaj infanoj kaj instruistoj kaj fotiĝis kune kun ili.

La ceremonion prezidis s-ro Jiang Limin, prezidanto de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. S-ro Li Hongjie, direktoro de la redakcio de EPĈ, estroj de rilataj fakaj institutoj kaj reprezentantoj de instruistoj kaj infanoj faris paroladeton. S-ro d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, alsendis gratulajn vortojn.

(Niu Xueqin)