Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas, ke Japanio plenumos sian promeson per praktikaj agoj

La 15-an de aŭgusto, komentante la parolon de japana ĉefministro Junichiro Koizumi pri la 60-a datreveno de finiĝo de la Dua Mondmilito, proparolanto Kong Quan de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio montris, ke Ĉinio rimarkis la parolon de Junichiro Koizumi. Ĝuste kaj respondece trakti la agresan historion de militarismo konformas al la longdaŭraj kaj bazaj interesoj de Japanio. Ĉinio esperas, ke la registaro de Japanio kaj ĝiaj gvidantoj observos sian deklaron kaj promeson per praktikaj agoj. En sia parolo, Junichiro Koizumi konfesis, ke “la koloniisma regado kaj agreso” de Japanio en la pasinteco kaŭzis “grandan damaĝon kaj doloron” al la aziaj najbaroj, kaj refoje esprimis “introspekton” kaj “pardonpeton”.