Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio oponas proponon intervenantan internajn aferojn de Ĉinio

La 15-an de aŭgusto, ĉina ambasadoro al UN Wang Guangya donis al UN leteron de la ĉina registaro al ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan. En la letero la ĉina registaro serioze eksplikis sian starpunkton pri tio, ke Ĉadio kaj kelke da aliaj landoj petis listigi problemon pri partopreno de Taiwan en UN kaj “pozitivan rolon de UN en defendo de paco de Taiwan-markolo” en tagordon de la 60-a Ĝenerala Asembleo de UN.

Wang Guangya diris, ke Ĉadio kaj tiuj landoj krude intervenis en internajn aferojn de Ĉinio kaj pro tio la ĉina registaro esprimas fortan kondamnon kaj firman oponon. UN estas interregistara internacia organizo konsistanta el suverenaj ŝtatoj. Kiel parto de Ĉinio, Taiwan ne havas kvalifikon partopreni en UN kaj ĝiaj specialaj agentejoj en ajna nomo. Ĉinio urĝas Ĉadion kaj tiujn landojn serioze observi la “Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj” kaj rezolucion n-ro 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj preni saman starpunkton kun aliaj membroj de UN pri Taiwan-problemo.