Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usonaj veteranoj rememorigas “Ĝiban Vojon” en la Dua Mondmilito en Ĉinio

La 16-an de aŭgusto, pli ol 170 usonaj veteranoj kaj iliaj familianoj ĉeestis la rememorigan aktivadon antaŭ la Monumento de Flugado de la Ĝiba Vojo en la Antaŭurba Parko de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco. Tiuj veteranoj faris flugon de Ĝiba Vojo kaj aliajn batalojn en la Dua Mondmilito. La Ĝiba Vojo estis ĉefa naviglinio inter Ĉinio kaj alianca armeo dum la mondmilito. Ĝi komenciĝis okcidente de Assam de Hindio, kaj eniris orienten en Ĉinion trans Himalajo. La vojo longas 500 kilometrojn kaj la plej granda alteco estas 7000 metroj super la marnivelo. En la aertransportado helpe al Ĉinio daŭrinta tri jarojn kaj unu monaton, Ĉinio kaj Usono perdis pli ol 500 aviadilojn, kaj martiriĝis pli ol 1500 aviadistoj.

En la 11-a de aŭgusto, pli ol 100 usonaj veteranoj inkluzive de anoj de “Flugantaj Tigroj” kaj aviadistoj flugintaj laŭ la Ĝiba Vojo estis invititaj al Ĉinio por rememoriga aktivado pri la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ili vizitis Pekinon, Guangxi-an Zhuang-nacian Aŭtonoman Regionon kaj Yunnan-provincon kaj ĉeestis lokajn rememorigajn aktivadojn.