Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La plej rapida trajno de Ĉinio komencis funkcii

La 16-an de aŭgusto, ĉina plej rapida trajno “Stelo de Ĉinio” komencis funkcii sur la fervojo inter Qinhuangdao kaj Shenyang en la nordorienta parto de Ĉinio. En sia unua servo la trajno kun pasaĝeroj veturis 400 kilometrojn en rapideco de 160 kilometroj po horo. Ĝi estas ekspresa elektra vagonaro projektita de Ĉinio mem kaj posedas sian inteligentan proprieton. Ĝia rapideco povas atingi 270 kilometrojn po horo kaj ĝi povas veturigi 726 pasaĝerojn.

En 2003, en la prova veturado, la rapideco de la vagonaro foje atingis 312.5 kilometrojn po horo. Pro tio ĝi ricevis nomon “la plej rapida trajno en Ĉinio”. Post dujara simula veturado de 500 mil kilometroj nun la trajno komencis oficialan funkcion.