Lastatempe la Ŝtata Buroo de Historiaj Restaĵoj de Ĉinio decidis preni la figuron de antikva ornamaĵo “sunbirdoj” kiel atributon por la ĉinaj kulturaj heredaĵoj.
En 2001, ora ornamaĵo “sunbirdoj” estis elterigita en Jinsha-vilaĝo en la antaŭurbo de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco. Sur la ora ornamaĵo estas kvar birdoj flugantaj ĉirkaŭ la suno, kaj specialistoj nomis ilin sunbirdoj. Tio estas grava arkeologia eltrovo de Ĉinio en la kuranta jarcento.
La atributo por la ĉinaj kulturaj heredaĵoj estos aplikita en la tuta lando.
|