Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Estos malfacile por Japanio forigi baron en interrilatoj kun najbaraj landoj, se ĝi ne povos alvizaĝi kaj solvi sian problemon

La 18-an de aŭgusto, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris respontante al demandoj de ĵurnalistoj, ke estos malfacile por Japanio forigi baron en interrilatoj kun najbaraj landoj, se ĝi ne povos alvizaĝi kaj solvi sian historian problemon.

Ĵurnalisto demandis: Laŭ raporto, Machimura Nobutaka, ministro de eksteraj aferoj de Japanio, diris, ke “Japanio, Ĉinio kaj Korea Respubliko devas konfesi kaj superi malsamajn opiniojn en problemo pri Yasukuni-sanktejo kaj klopodi por konstrui bonajn rilatojn”, ke “Japanio ne havas historian lernolibron glorantan militarismon”. Ĉinio kaj Korea Respubliko ne elmontris, kio estas konkreta eraro de la dekstra-ala lernolibro. Mi volas scii komentarion de Ĉinio pri tio.

Kong Quan diris, ke estos malfacile por Japanio forigi baron en interrilatoj kun najbaraj landoj, se ĝi ne povos alvizaĝi kaj solvi sian historian problemon kaj daŭre prenos malamikan sintenon al natura prizorgo al la popoloj de suferigitaj landoj. Tio estos neutila al Japanio.