Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komuna milita ekzerco de Ĉinio kaj Rusio kun la ĉifro “Paca Misio 2005”

La 18-an de aŭgusto, Liang Guanglie, generalo kaj ĝenerala stabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj Yury Baluyevsky, generalo kaj ĝenerala stabestro de la Armita Forto de la Rusa Federacio kune anoncis en la bazo de la Pacifika Floto de Rusio en Vladivostoko, ke oficiale komenciĝis la komuna milita ekzerco de Ĉinio kaj Rusio kun la ĉifro “Paca Misio 2005”.

En la ceremonio por la komenco de la ekzerco, Liang Guanglie diris, ke tiu ĉi milita ekzerco ne estas direktata al tria lando, ne koncernas la interesojn de tria lando kaj minacas neniun landon. Tio sufiĉe eksplikis la komunan volon de la armeoj de Ĉinio kaj Rusio por defendi pacon kaj stabilecon de la regiono kaj mondo.

Baluyevsky diris, ke la kunlaboro inter la Rusa Federacio kaj la Ĉina Popola Respubliko rikoltas pli kaj pli grandajn skalon, ampleksecon, aktivecon kaj planitecon. La interrilatoj de ambaŭ landoj en milita kampo atingis altan nivelon kaj la du flankoj havas grandan latentan forton por preni praktikajn rimedojn en la kampo de milita kunlaboro.

La ekzerco okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto en Vladivostoko de Rusio kaj Shandong-duoninsulo de Ĉinio kaj la najbara maro. La du flankoj manovros por la ekzerco ĉirkaŭ dekmil personojn inkluzive de terarmeo, mararmeo, aerarmeo kaj paraŝuta trupo, mara korpuso kaj loĝistikaj unuoj. Ĉinio kaj Rusio jam invitis la ministrojn de Nacia Defendo de la landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj reprezentantojn de observantoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo al spekto de la ekzerco.