Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Lien Chan dankas Hu Jintao pro lia gratulo

Posttagmeze de la 20-a de aŭgusto, honora prezidanto de la Ĉina Kuomintango Lien Chan sendis mesaĝon al ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao por danki lian gratulon al lia elektiĝo kiel honora prezidanto de la Ĉina Kuomintango.

Lien Chan diris en sia mesaĝo: “Jam pasis kvar monatoj post nia intervidiĝo en Pekino, kiu malkovris preludon de novaj rilatoj inter niaj du partioj. Dank’ al via subteno kaj komuna klopodo de ambaŭ partioj, ĉiuj projektoj utilaj al feliĉigo de la popoloj de ambaŭ bordoj estas antaŭenpuŝataj kaj tio akiris altan konfirmon de la publiko. Paca kaj stabila disvolviĝo de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo estas komuna respondeco de niaj du partioj, kaj ankaŭ komuna misio de la ĉina nacio kaj popoloj de ambaŭ bordoj.”

Li diris, ke la “Komuna aspiro kaj perspektivo pri paca disvolviĝo de ambaŭ bordoj” proklamita de li kaj Hu Jintao en la 29-a de aprilo ĉi-jare estis skribita en la programon de Kuomintango en la 17-a Nacia Kongreso de Kuomintango, kiu reprezentas solenan promeson de ĉiuj membroj de la partio al la aspiro kaj perspektivo de ambaŭ bordoj.