Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sciencistoj de Ĉinio kaj Rusio unuafoje esploris kune sur Bajkalo

La 21-an de aŭgusto, sciencistoj de Ĉinio kaj Rusio ekvojaĝis de la Irkucka Scienca Ĝardeno de Rusio al Bajkalo por la unuafoja kuna scienca esplorado sur Bajkalo.

15 ĉinaj specialistoj kaj 20 rusaj sciencistoj veturis en 2 esploraj ŝipoj al la centra parto de Bajkalo. Dumvoje, la ĉinaj sciencistoj jam komencis kolekti specimenojn.

Tao Baoxiang, estro de la Bajkala Scienco-esplora Grupo de Ĉinio kaj Rusio de 2005, diris, ke ĉi-foja esplorado inkluzivas fakojn de geologio, ekologio, limnologio kaj telesento. La esplorado konstruos platformon por la venontaj studoj.

Bajkalo kun areo de 31500 kvadrataj kilometroj situas sude de orienta Siberio de Rusio. Ĝi estas la plej antikva kaj plej profunda lago kun plej granda kapacito de sensala akvo en la mondo.