Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝo de la 4-a Konferenco de Altrangaj Oficistoj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en Pekino

La 22-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la 4-a Konferenco de Altrangaj Oficistoj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. La 2-tagan konferencon ĉeestis reprezentantoj el Ĉinio kaj 46 afrikaj landoj, observantoj el 6 afrikaj regionaj organizoj kaj afrikaj ambasadoroj al Ĉinio.

Dum la konferenco oni taksas mezperiodan plenumadon de la daŭra agado post la 2-a Ministra Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj faras preparon de la 3-a nomita konferenco okazonta en Ĉinio.

Lü Guozeng, komuna prezidanto de la Komitato de la Daŭra Agado de Ĉinio post la konferenco kaj asistanto de la ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, esprimis en sia salutvortoj, ke nuntempe daŭre progresas interkonsiliĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj en internaciaj aferoj, glate iras ekonomia kaj komerca kunlaboro, frukton donas kunlaboro en trejnado de personaro, pac-defendo en Afriko, medi-protektado k.a.

S-ro Haile-Kiros Gessesse, speciala delegito de la Registara Forumo de Etiopio, komuna prezidanta lando de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, esprimis, ke Ĉinio rajtigis al iuj afrikaj landoj ĝui impostoliberan privilegion je varoj, helpis al afrikaj landoj kulturi fakulojn kaj liveris al Afriko helpadon en aliaj gravaj kampoj, ĉio tio ludas gravan rolon en disvolviĝo de Afriko.

La Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo estas sistemo de kolektiva dialogo kaj kunlaboro, kune kreita de Ĉinio kaj Afriko en 2000.