Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Projekto pri protekto de Kavernaro Mogao en Dunhuang estas aprobita

Antaŭ nelonge, “Ĝenerala projekto de protekto de Kavernaro Mogao en Dunhuang” ellaborita de studaj organizoj de Ĉinio, Usono kaj Aŭstralio estis aprobita de specialistoj. Ĝi estas la unua projekto pri protekto de ĉinaj antikvaj ruinoj ellaborita per internacia kunlaboro.

La projekto enhavas 15 partojn, inter kiuj estas tasko de valoro, utiligo de heredaĵoj kaj administra stato. Ĝi ĉerpis avangardan koncepton eksterlandan en protekto de historiaj restaĵoj kaj desegnis planon por protekto, administrado, utiligo kaj studo de Kavernaro Mogao en la estontaj 20 jaroj.

Kavernaro Mogao en Dunhuang troviĝas en Gansu-provinco, nordokcidenta parto de Ĉinio. Kun pli ol 2000 kolorigitaj statuoj kaj pli ol 40 mil kvadrataj metroj da freskoj en 735 kavernoj, ĝi estas trezorejo de budhisma arto havanta plej longan historion kaj plej bone konservata en la mondo. En 1987, Kavernaro Mogao en Dunhuang estis enskribita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.