Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unua kontaktiĝo de lokaj organizoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Kuomintango

30-membra vizitgrupo de Kuomintango el Taichung de Taiwan atingis Xiamen posttagmeze de la 23-a de aŭgusto por fari interŝanĝon kun la Xiamen-a Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), cele plenumi la gravan komunan konon en bulteno pri establo de platformo por regulaj interŝanĝoj de la du partioj interkonsentitan de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Lien Chan, prezidanto de la Ĉina Kuomintango. Tio markis oficialan komencon de interŝanĝoj de la du partioj.

Zheng Lizhong, vicdirektoro de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, intervidiĝis kun la vizitgrupo gvidata de Liao Feng-teh, direktoro de la Komitato de Organizo kaj Disvolvo de Guomintango.

Zheng Lizhong diris, ke la interŝanĝo de KPĈ kaj la Ĉina Kuomintango, kun aspiro de feliĉigo de dulokaj samlandanoj kaj celo de servo al disvolviĝo de ambaŭ lokoj, ludos pozitivan rolon en intimigo de rilatoj kun samlandanoj de ambaŭ bordoj en komerco, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj akcelo de interkompreniĝo. Tio certe akiros aprobon kaj subtenon de samlandanoj de ambaŭ bordoj.

La vizitgrupo restos en Xiamen 5 tagojn. Ili rigardos la urbon de Xiamen, kunsidos kun komercistoj de Taiwan kaj intervidiĝos kun He Lifeng, sekretario de la Xiamen-a Komitato de KPĈ, por interŝangi opiniojn pri interfluo de la du partioj kaj kunlaboro de la du urboj en ekonomio, kulturo kaj urbanizado.