Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis ekzerco de mara blokado de komuna milita ekzerco de Ĉinio kaj Rusio

La 23-an de aŭgusto, post kelktaga intensa militista antagonismo, la maraj kaj aeraj trupoj de Ĉinio kaj Rusio partoprenantaj en la komuna milita ekzerco “Paca Misio 2005” faris ekzercon de blokado sur maro sudoriente de Shandong-duoninsulo de Ĉinio.

Unue okazis kapto kaj tenado de aera regiona superrego de maro. Multaj avangardaj militaj aviadiloj atingis la difinitan areon de la maro kaj ŝirmis la unuigitan rezervitan trupon de mararmeo per atendo kaj baro. Poste, aerarmea ariero de la unuigita trupo alvenis, la du rivaloj faris intensan batalon por kapti aeran superregon. La ĉina trupo pafis la aer-aerajn misilojn por ataki malamikajn aviadilojn, kaj efike tenis la aeran superregon super la maro.

En la milita ekzerco de mara blokado partoprenis granda kontraŭsubŝipa militŝipo, misila destrojero de la Pacifika Floto de Rusio kaj destrojeroj, konvojŝipoj, submarŝipoj kaj militaj aviadiloj de diversaj tipoj de Ĉinio.