Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Blanka libro “Seksa Egaleco kaj Disvolviĝa Stato de Virinoj en Ĉinio”

La 24-an de aŭgusto, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aperigis blankan libron “Seksa Egaleco kaj Disvolviĝa Stato de Virinoj en Ĉinio”. La libro raportis, ke en la lastaj 10 jaroj, la ĉina registaro publikigis kaj praktikis pli ol 100 leĝojn kaj regularojn pri protekto de rajto kaj interesoj de virinoj kaj leĝa sistemo tiurilata senĉese perfektiĝis.

La libro raportis, ke ĉina leĝo malpermesas ĉiun ajn perforte atenci virinojn per ajna maniero. En la lastaj 10 jaroj, la ĉina registaro ellaboris kaj reviziis “Geedziĝa Leĝo”, “Leĝo pri Loĝantaro kaj Naskolimigo”, “Leĝo pri Kontrakta Uzado de Tero de la Kamparo” kaj “Leĝo pri Protekto de Rajto kaj Interesoj de Virinoj”, kaj publikigis kaj praktikis multajn koncernajn leĝojn kaj regularojn pri protekto de rajto kaj interesoj de virinoj.

Por garantii laŭleĝajn rajton kaj interesojn de virinoj la “Regularo pri Jura Helpo” ekpraktikata en 2003 klare difinis, ke jura helpo estas devo de la registaro, ke malriĉaj civitanoj povas akiri senpagan juran helpon. Pro tio malriĉaj virinoj akiris efektivan helpon en protekto de siaj rajto kaj interesoj. Ĝis la fino de 2004, Ĉinio establis 3023 registarajn organizojn de jura helpo.

Krome, la ĉina registaro subtenas neregistarajn organizojn starigi termoliniojn de protekto de rajto kaj interesoj de virinoj kaj jurajn konsultejojn por helpi virinojn.