Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Internacia Forumo de Laga Turismo de 2005 en Hangzhou

La 25-an de aŭgusto okazis en Pekino la gazetara konferenco pri “Ĉina Internacia Forumo de Laga Turismo de 2005 – Akva Festivalo sur Mil-insula Lago de Hangzhou, Ĉinio”.

La forumo okazos de la 24-a ĝis la 26-a de septembro sur Mil-insula Lago de Hangzhou, bela kaj riĉa loko en orienta Ĉinio. Ĝia temo estas “Protekto kaj disvolvo de laga turismo kaj disvolvo de industrio de ĉelaga feriado”. Al Mil-insula Lago venos famaj ĉinaj kaj alilandaj administrantoj de lagoj, fakuloj pri turismo kaj specialistoj de akvomastrumado, mediprotektado k.a. Ili interŝanĝos sperton pri laga turismo, studos estontecon de laga turismo en la mondo, kio helpos Ĉinion disvolvi enlandan lagan turismon.

Krom la forumo, okazos ankaŭ la Ĉina Internacia Ekspozicio de Jaktoj de 2005, ekspozicio de domoj por turismaj lokoj kaj tutlanda konkurso de kuirado de dolĉ-akvaj fiŝoj, nupto sur lago kaj aliaj aktivadoj turismaj, ekonomiaj kaj kulturaj.