Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis la komuna milita ekzerco de Ĉinio kaj Rusio

La 25-an de aŭgusto, la 8-taga komuna milita ekzerco “Paca Misio 2005” finiĝis en norda parto de Shandong-provinco de Ĉinio. Generalo Cao Gangchuan, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, ŝtata konsilanto kaj ministro de nacidefendo de Ĉinio, kaj Ivanov, ministro de la Nacidefenda Ministerio de Rusio, spektis la ekzercon kaj faris parolon en la fermo de la ekzerco.

Cao Gangchuan diris, ke la ĉi-foja ekzerco, ne celanta al la tria flanko, nek tuŝanta la interesojn de aliaj landoj, pruvis fruktojn de interŝanĝo kaj kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio en la sekureco-defendado, montris iliajn komunan deziron pri paco, solidareco, kunlaboro, ĉiama amikeco kaj firman volon por defendi mondpacon kaj akceli kunan disvolviĝon.

Li diris ankaŭ, ke dank’al la kuna klopodo de ambaŭ flankoj, la strategiaj kunlaboraj partneraj interrilatoj de Ĉinio kaj Rusio senĉese plifirmiĝos kaj progresos, kaj kunlaboro de ambaŭ armeoj certe profundiĝos paŝo post paŝo. Ĉinio volontas, kune kun Rusio kaj aliaj landoj, sin dediĉi al paco kaj stabileco de la mondo kaj al starigo de prospera kaj harmonia mondo, kaj fariĝi grava kaj pozitiva forto por nova internacia ordo.

Ivanov diris, ke post tiu ĉi komuna milita ekzerco, la du landoj okazigos la novan. Kaj la amikeco de la rusa kaj ĉina armeoj fariĝos grava garantio de paco kaj stabileco en Azi-Pacifika Regiono.