Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio amplekse antaŭenpuŝos strategian median taksadon

La 28-an de aŭgusto okazis en Pekino la 8-a Forumo de Verda Ĉinio. En la forumo Xie Zhenhua, direktoro de la Ŝtata Mediprotekta Administracio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio aktive antaŭenpuŝos la strategian median taksadon kun plana media taksado kiel ĉefa enhavo kaj pli sisteme enmetos mediajn faktorojn en la makrostrategian decidon por akordigi konflikton de ekonomia disvolviĝo kun mediprotekto, konformigi industrian disvolviĝon kaj dispoziciadon de produkta povo kun regionaj riĉfontoj kaj media kapacito kaj la funkcio de produkta povo, realigi harmonian disvolviĝon de ekonomio, socio kaj medio, akceli transformiĝon de disvolviĝa maniero kaj realigi cirkulan ekonomion.

Li diris, ke Ĉinio delonge praktikis taksan sistemon de media influo de konstrua programo. Tio ludis gravan rolon en prevento de polucado kaj protektado de ekologia medio, sed en tio ekzistas ankaŭ limigiteco kaj bedaŭro. Fakte programa media taksado malfacile povas ludi gravan rolon en decido de politiko de makroekonomio, nek komplete forigi la akumulitajn, nerektajn kaj allogajn influojn dum disvolvo de konstrua programo kaj garantii ĉiuflankan protektadon de ekologia medio kaj daŭrigeblan disvolvon de riĉfontoj. Por realigi la mediprotektan politikon kun prevento kiel ĉefa enhavo, oni nepre devas sinteze konsideri kaj egale atenti la internan postulon de mediprotekto al ekonomia disvolviĝo, science kaj racie ellabori planon de disvolviĝo de ekonomio kaj socio.