Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Lhasa la ekspozicio celebre al la 40-a datreveno de fondiĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono

La 28-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Lhasa, Tibeto, “Brilaj 40 jaroj -- ekspozicio celebre al la 40-a datreveno de fondiĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono”.

La ekspozicio konsistas el 6 partoj: “Prizorgo de la centra registaro kaj subteno de la tuta lando”, “Tibeto hieraŭ kaj hodiaŭ”, “Ekonomio en impeta disvolviĝo”, “Plenampleksa progreso de la socio”, “Mastriĝo de la popolo” kaj “Tibeta popolo en vivo pli kaj pli bona”. Pere de fotoj, tekstoj, objektoj kaj aŭto-vidaj rimedoj, la ekspozicio montras fruktojn en konstruado de socio, ekonomio kaj kulturo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono dum la 40 jaroj post ĝia fondiĝo.